tirsdag 6. september 2011

Aperis "Esperanto i Trondheim"

En Trondheim estas Esperantoparolanto(j) almenaŭ dum 107 jaroj. Pri tio temas mia norveglingva artikolo «Esperanto i Trondheim», kiu ĵus aperis en Trondhjemske samlinger 2010, la jarlibro de Trondhjems Historiske Forening, post naŭ-monata prokrasto.

La artikolo ĉefe pritraktas la historion de Grupo Esperantista, la plej aĝa E-klubo en Norvegio, sed ankaŭ aliajn flankojn de la (ne)movada esperantista vivo en la urbo. Ekzemple ĝi resumas la historion de la laborista E-klubo kiu havis mallongan sed intensan vivon en la intermilitaj jaroj. Ĝi estas ĉefe verkita por la ne-esperantista publiko kaj do ne detale parolas pri movadaj aferoj, al kiuj tiu publiko ne povas rilati. Anstataŭe mi provis rilati la lokan E-historion al la ĝenerala evoluo de la historio de la Movado je nacia kaj internacia niveloj kaj al gravaj sociaj ŝanĝoj. Pri tiu lasta punkto mi tamen atentigu ke mi ne estas historiisto.

La artikolo estas 20 paĝa (inkl. literaturliston kaj piednotojn) kaj havas plurajn plenkolorajn ilustraĵojn.

2 kommentarer:

  1. Kaj ĉu oni finfine havas ekzemplerojn ankaŭ por la klubanoj?

    SvarSlett
  2. Mi skribis al li kaj demandis kiel ni praktike faru tion. Espereble tio ne dauros same longe...

    SvarSlett